Tiu ĉi programo, krom provizi utilan kaj facile alireblan vortaron, celas faciligi tradukojn el la itala al Esperanto kaj reen.
Ĝi estas konsultebla kiel ordinara vortaro, sed, per simplaj iloj, ankaŭ kapablas plirapidigi la verkadon de alilingva traduko fare de tradukistoj.
La vortostoko konsistas el nur unu indekso (vidu bildon 1), kiu enhavas kaj italajn vortojn (proksimume 50.000) kaj esperantajn (proksimume 64.000). La vortoj aperas en la maldekstra flanko de la fenestro, per diversaj koloroj:
- Italaj vortoj aperas blue;
- Esperantaj vortoj aperas verde;
- Ambaŭlingvaj vortoj aperas nigre.

bildo 1

Vortoserĉo.
Eblas traserĉi la vortaron per simpla tajpado de la celita vorto en la supra maldekstra tekstujo; la vortolisto aŭtomate rulumas al la vorto plej proksima al la tajpita esprimo (laŭ alfabeta ordo).
Dum tajpado, eblas malfermi la aŭtomate elektitan vorton per premo al la stirklavo ("Ctrl").
Premo al la eniga klavo male malfermas la tajpitan vorton. (vidu bildon 2)
En ambaŭ okazoj, la rezulto aperos en kadro kun lazura aŭ verda fono, laŭ tio, ĉu la serĉita esprimo estas itala aŭ esperanta vorto.
bildo 2
Se la serĉita esprimo ekzistas en ambaŭ lingvoj, du kadroj samtempe aperos. Krome, eblas serĉi vortojn per rekta alklako; tio eblas en ĉiuj kadroj, escepte de la Skriba Fenestro. Tiel eblas rapide trafoliumi la vortaron, kvazaŭ ĝi estus hiperteksto. La historio de serĉitaj vortoj konsulteblas ĉe la falmenuo de la serĉa tekstujo, kaj ankaŭ per simpla klako de rilataj butonoj. (vidu bildon 3)
bildo 3

Apartaj ecoj:
Krom la vortaro, la programo enhavas du pliajn arkivojn, aktivigeblaj per la menuo Opcioj.
La unua arkivo estas listo de samsignifaj vortoj por itallingvaj esprimoj; kiam tiu opcio estas ŝaltita, listo de samsignifaj vortoj aŭtomate aperos en aparta kadro.
La dua arkivo estas listo de fleksiaĵoj de ĉiuj nomoj kaj verboj en la itala lingvo.
Ĝi enhavas verbajn konjugaciojn, pluralajn kaj inajn formojn de nomoj, adjektivoj kaj pronomoj; kiam tiu opcio estas ŝaltita, serĉado de fleksiaĵo aŭtomate resendas al la origina radiko (ĉu verbo je la i-formo, ĉu malina singulara nomo, ĉu malina singulara adjektivo).
Tiel hVortaro ebligas facilan aliron al la origina vorto.
La sama ebleco funkcias en Esperanto: la programo aŭtomate serĉas la plej verŝajnan radikon, se la tajpita esprimo ne rekte ekzistas en la vortaro.


Jen kelkaj ekzemploj:
Ĉe tajpado de la itallingva vorto "diletta", la programo redonas kajĉ rektan tradukon (ina nomo) kaj tradukon kiel fleksiaĵo (la esprimo "diletta" estas konjugaciita formo de la itala verbo "dilettare" esperante "amuzi").
Tiel haveblas samtempe rekta traduko kaj sugesto pri ebla alternativa traduko, se temas pri fleksiaĵo.
Ĉi-kaze:
bildo 4
Eblas tiel elekti la celitan signifon per simpla alklako ĉe la plej taŭga esprimo.

Ĉe tajpado de la esprimo "iris", la programo redonas kaj esperantigon de la itala vorto ("iris" estas floro) kaj italigon de la esperanta vorto ("iris" estas inta formo de la verbo "iri").
bildo 5


Tajpado de ĉapelitaj literoj
Krom rektan uzon de ĉapeletoj, hVortaro antaŭvidas la uzon de la x-sistemo, kaj tiel kapablas bone kompreni la esprimojn cx->ĉ, sx->ŝ, jx->ĵ... la supersignoj krome tajpeblas per la klavkombino Alt+(litero):
ekzemple Alt+s redonos ŝ, Alt+u ŭ, ktp.
Ĉe Makintoŝo, ĉapeletoj haveblas per klako al la Alt-klavo tuj POST la ĉapeligota litero.
Tio aktiviĝas en ĉiuj kadroj kie elbas skribi.
Tamen la programo funkcias per ambaŭ tajpaj manieroj.


Legaj kaj Skribaj Fenestroj
Estas du kadroj, la unua nomita "Lega Fenestro" celas enhavi la tradukotan tekston, dume la alia ("Skriba Fenestro") celas enhavi la redaktatan tradukon.
En ambaŭ fenestroj eblas rekte tajpi, kopii kaj/aŭ alglui tekston, legi kaj/aŭ skribi tekstan dosieron.
Eblas serĉi tradukon de ĉiuj vortoj entenataj en la "Lega Fenestro" per simpla alklako.
Ankaŭ eblas rekte transigi vortojn, kiuj situas en aliaj fenestroj en la "Skriban Fenestron".
Por obteni ĝin sufiĉas alklaki vorton per DEKSTRA musa klavo; alia maniero estas antaŭtajpi la klavon "F1" (tiam la kursoro iĝos subensago) kaj tuj poste alklaki la vorton.
Tiamaniere la vorto aperos en la "Skriba Fenestro" post la kursoro.
Alia eco de ĉi tiu kadro estas rapide konjugacii esperantajn verbojn en la infinitiva formo.
Praktike, lokinte la kursoron sur aŭ flanke de vorto kiu finiĝas per "i" kaj poste sinsekve tajpante la klavojn de "F5" ĝis "F9" oni atingas la plenan konjugacion inkluzive de aktivajn kaj pasivajn participojn de la koncerna verbo.
Detale:
- F5 -is -as -os -us -u -i ...
- F6 -inta -anta -onta -i ...
- F7 -ita -ata -ota -i ...
- F8 -inte -ante -onte -i ...
- F9 -ite -ate -ote -i ...